Apo

Enhavo

Ĉu vi volas kontribui al kurso?

La Internacia Esperanto-Instituto laboras pri nova reta kurso laŭ rekta metodo. Ĉu vi volas helpi? Sendi al ni mesaĝon!

Ĉu vi volas kontribui?

Bonvolu sendi al IEI mesaĝon!
Sendu!

Bedaŭrinde IEI nuntempe ne havas kunlaborantojn kiuj povas ĝisdatigi la apon. La suba informo estas ne plu ĝisdatigata.

Jam pli ol 9000 elŝutoj: Esperanto-kurso per rekta metodo kiel apo!

IEI programis senpagajn Android-apojn baze de la tre konata Esperanto-kurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček!

Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto, ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel kompakta disko kun nacilingvaj klarigoj.

Por elŝuti kaj instali la apojn, bonvolu uzi la sekvajn butonojn:

Certe prirakontu al ne-esperantistoj!

Pri apoj

Apo (mallongigo de aplikaĵo) estas komputilprogramo por t.n. plurfunkciaj poŝtelefonoj.

Ekzistas almenaŭ tri specoj de apoj:

  • Apoj kiuj (nur) funkcias en telefonoj de Apple (i.a. iPhone);
  • Apoj kiuj (nur) funkcias en Android-telefonoj (i.a. Samsung);
  • Apoj kiuj (nur) funkcias en Windows-telefonoj (i.a. Nokia).

 

Oni nur povas elŝuti kaj instali apojn per la butikoj de tiuj firmaoj:

  • Android-apoj nur per la apobutiko de Google;
  • Por Apple estas konata la apo Duolingo: por multaj lingvoj ĝi havas lingvan lernilon, nun ankaŭ por Esperanto. Tamen per ĝi oni povas lerni Esperanton nur per la angla lingvo aŭ per la hispana lingvo.

Pri la apofarado

Piet Buijnsters, la programisto, uzis por la apo la tre trafajn kaj instruajn desegnaĵojn de Linda Marčekova el la kursolibro kaj kiam oni klakas aŭ tuŝas la tekstojn de la kurso oni ankaŭ tuj povas aŭdi la klaran prononcadon. En ĝi ankaŭ estas la ekzercoj kaj taskoj de la libro.

La apo rigore sekvas la taŭgan, metodan instrulinion de la kurso, sed kompreneble oni povas mem elekti sinsekvon kaj rapidon, ĉar granda avantaĝo de la kurso kiel apo estas ke tiuj kiuj havas plurfukcian poŝtelefonon laŭ ŝato kaj en diversaj cirkonstancoj povas uzi ĝin kaj lerni Esperanton: kiam oni veturas en trajno, kiam oni devas ie atendi, preskaŭ ĉie ajn kaj ĉiam ajn.

eoEsperanto