|
Estraro
|
|
|
|
Prezidanto E. Borsboom Sekretario C.A. Bos Kasisto P. A. Buijnsters Teĥnologio Toon Witkam
|
|
Ed Borsboom (1936) studis germanistikon kaj instruis tiun lingvon en la altlernejo de Utrecht ĝis la emeritiĝo en 1999. Li lernis Esperanton en 1951, helpis dum siaj liberaj horoj en la Internacia Esperanto-Instituto ĉe Andreo Cseh, aktivis en TEJO kaj fariĝis ŝtata traduktisto por Esperanto. En 1976 aperis lia biografio Vivo de Lanti . Dum la 80-aj jaroj li ĉiusomere donis kursojn pri literaturo en La Chaux-de-Fonds ĉe Claude Gacond kaj ekde la 90-aj jaroj en Kvinpetalo ĉe Suzanne Bourot kaj Georges Lagrange. En 1984 li editoris 66 kolumnojn de Cseh Vortoj de Andreo Cseh . Post 20 jaroj en la redakta stabo de Literatura Foiro li nun okupas sin i.a. pri taskoj en La Gazeto gvidata de Eugène kaj Lena de Zilah kaj depost 1995 prezidas la estraron de Internacia Esperanto-Instituto. Kees (Cornelis Adriaan) Bos (1940) estas pensiita konsilisto kaj universitata docento pri urboplanado. Li esperantiĝis en 1986. Ano de la eksa Utreĥta Esperantista Rondo kaj nuntempe de la regiona klubo Utrecht. Partoprenis diversajn Universalajn Kongresojn (Roterdamo, Prago, Berlino, Vilno, Roterdamo). Ekde 2003 estrarano de IEI. Okupiĝis speciale pri la renovigo de la Andreo Cseh-Domo kaj fariĝis pro tio en 2007 Honora Kunlaboranto. Toon Witkam (1944) post studado ĉe la Teĥnika Universitato en Delft (Nederlando) eniris la softvar-industrion kiel programisto. Specialiĝinte pri perkomputila lingvistiko, li en ĉ. 1982 esperantiĝis kaj iniciatis DLT (Distribuita Lingvo-Tradukado, esplorprojekton en kiu Esperanto rolis kiel interlingvo). Dum la 1990-aj jaroj li konsilis la Eŭropan Komisionon pri aŭtomata tradukado, laboris kiel gast-esploristo en Japanio kaj estis partotempa profesoro pri informadiko (kogna ergonomio de homa-komputila interfaco) en Delft. Emeritiĝinte post 2001, li nun konstruadas Esperantan vortstatistikan kaj tekstanalizan softvaron. Li estas membro de GIL (Gesellschaft für InterLinguistik, Berlino) kaj estrarano de IEI ekde 2007. Piet Buijnsters (1941) laboris dum naŭ jaroj ĉe
Philips kiel komputilprogramisto kaj sistemanalizisto.
Li poste studis psiĥologion (licenciulo/magistro pri entreprena
psiĥologio) kaj dum dudek jaroj estis (kaj diversfoje ankoraŭ estas)
docento kaj konsilanto pri entreprena direktado por estraj profesioj en
hospitaloj. Li ankaŭ faris diversajn komputilprogramojn por la instruado
kaj por sanzorgaj profesioj. Esperantisto li estas depost 1956. Dum
multaj jaroj li estis estrarano de la E-kluboj de Eindhoven kaj nun estas prezidanto de la E-klubo de Nimego (Nijmegen). Li kelkfoje
partoprenis Universalajn Kongresojn, i.a. Helsinki, Antverpeno, Roterdamo
kaj ankaŭ diversajn regionajn kunvenojn. Li okupiĝas pri tradukado. Ĉe
FEL estis eldonita lia traduko de La morto en Venecio de Thomas Mann.
Lia interesoj nun speciale estas edukaj kaj instruaj sistemoj kaj
traduksistemoj. Krome speciale lia intereso estas la lingvoproblemo en
la Eŭropa Unio kaj kiel Esperanto kaj IEI povas alpaŝi al tiu problemo. Edwin Burg (1925), ekde 2002 Honora Kunlaboranto de IEI, post multaj jaroj de fruktedona kaj agrabla kunlaboro emeritiĝis kiel estrarano, la 1-an de junio 2009. ( Atilio Orellana Rojas ekde la 6-a de oktobro 2009 ne plu laboras e IEI ). |
|