Tago de libro-legado
Internacia Esperanto-Instituto organizas tagon de libro-legado sub gvido de Ed Borsboom.
Ĝi okazos sabaton la 31-an de marto 2012 en Riouwstraat 172, Hago, Nederlando.
Pritraktiĝos unu poemo de Waringhien, unu gramatika problemo kaj diversaj prozaj verkoj de aliaj verkistoj.
Programo:
10:00-10:30 akcepto kun kafo/teo
10:30-12:00 legado
12:00-14:00 ĉe-itala lunĉo
14:00-15:30 legado
17:00 adiaŭo
Kostoj € 22 inkluzive materialon kaj lunĉon. Bv. aliĝi per pago al la konto 162626 de ING-banko je la nomo de la Internacia Esperanto-Instituto, Den Haag.
[IBAN: NL52INGB0000162626 – BIC: INGBNL2A]
![]() |