Afgeronde rechthoek: Start-
paĝo

 

Venu al urbo Hago (Den Haag) por paroli Esperanton!

En Hago (Den Haag), Nederlando, troviĝas la Internacia Esperanto-Instituto (IEI), Riouwstraat 172, 2585 HW.

Je diversaj tagoj estas eble tute libere kaj senkoste ekzerci la paroladon de Esperanto kun unu el la estraranoj

 (jes aŭ ne kune kun aliaj ĉeestantoj). Ankaŭ estas eble priparoli kun vi lerno- aŭ lingvoproblemojn.

Se vi deziras, vi ankaŭ povas pririgardi la librojn de nia biblioteko aŭ aĉeti enstokajn novajn aŭ brokantajn Esperantolibrojn.

 

Plej bone estas antaŭe anonci vian viziton per retpoŝto iesperanto@versatel.nl aŭ per telefono.

- Ed Borsboom: tel. 030 2202673 aŭ internacie +31 30 2202673

- Piet Buijnsters: tel. 024 3656815 aŭ internacie +31 24 3656815

 

Viziton al ni oni povas agrable kombini kun vizito al la urbo kun ĝiaj multaj vidindaĵoj

(diversaj muzeoj, diversaj palacoj, i.a. la Pacpalaco, la parlamentejo, Madurodam, la plaĝo, ktp.).

 

 

Volonte ĝis renkonto!

 

Pacpalaco