![]() |
|||
Katedro Universitato de Amsterdamo (UvA)
La katedro
De 1998 ekzistas ĉe la Universitato de Amsterdamo (UvA) t.n. speciala katedro pri interlingvistiko kaj Esperanto, kiu rezidas ĉe la katedrogrupo pri teoria lingvistiko en la sekcio pri lingvistiko kaj literaturscienco de la fakultato pri humanismaj sciencoj. Laŭ la difino de la universitato, la okupanto de la katedro responsas pri la kontinuigo kaj plilarĝigo de la instruado kaj esplorado de la fako interlingvistiko, kun aparta atento al la teorio kaj praktika uzado de planlingvoj, inter kiuj Esperanto okupas centran rolon. La katedrulo disponigas meznombre 1,5 tagojn ĉiusemajne por plenumi siajn universitatajn taskojn kaj havas la saman statuson kiel samranga normala docento aŭ profesoro. Li aŭ ŝi konformas al la samaj dungokondiĉoj kiel tiuj ĉi lastaj. La instru- kaj esplorprogramo respondas al la samaj kvalitpostuloj de la universitato, sed reprezentas kutime iun specialaĵon, iun iom pli ekzotikan fakon. Studento, kiu sukcese ekzameniĝas en kurso instruata de la katedrulo, ricevas la saman nombron da kreditpoentoj kiel ĉe normala katedrulo, kiu instruas samampleksan kurson. La sola diferenco inter la du kategorioj estas, ke normala katedrulo ricevas universitatan salajron, kontraŭ speciala katedrulo, kiu ricevas honorarion de iu sponsora organizo, rekonita de la universitato. La katedro ĉe UvA daŭrigas duonjarcentan tradicion de instruado pri kaj de Esperanto fare de docentoj kaj privataj docentoj, inter kiuj elstaras la nomoj de Pragano, Middelkoop kaj Moerbeek.
Nuntempe okupas la katedron Wim Jansen, de 2002 ĝis 2008 kiel speciale nomumita docento kaj de 2008 kiel profesoro. Li estas specialisto pri la eŭska lingvo kaj pri Esperanto. Depost la kunfandiĝo de la iama sponsoro de la katedro, Stichting Esperanto bij het Onderwijs, kun IEI en julio 2004, IEI responsas pri la katedro kaj estas la partnero de la universitato en ĉiuj aferoj, kiuj rilatas al la katedro. La katedrulo plenumas siajn taskojn en la kadro de liberprofesiula kontrakto kun IEI. Pri siaj laboroj li raportas ĉiujare al IEI kaj al la kuratoraro de la katedro, kiu konsistas el du universitataj profesoroj plus reprezentanto de IEI.

La katedrulo Wim Jansen
Kiam kaj kie?
La katedrulo disponas pri laborloko en la universitato, kie li estas atingebla ĉiun mardon ekster la horaro de siaj lekcioj:
Bungehuis, oficejo 304
Spuistraat 210
1012 VT Amsterdam
Tel. 020-525 3858
w.h.jansen@uva.nl
Pri ĉiuj aferoj, kiuj rilatas la katedron oni povas, krome, direkti sin al la sekretariejo de la sekcio pri lingvistiko kaj literaturscienco: tel. 020-525 3864.
Sciencaj esploroj
La katedraj esploroj plenumitaj dum la periodo 2002-2010 sekvis jenajn ĉefdirektojn:
Krome, la esplorlaboroj rezultigis multajn popularsciencajn kontribuojn (artikolojn kaj prelegojn) pri kaj favore al Esperanto. Vidu pri tio la sekcion ‘Recent Publications’ [‘Freŝdataj Publikigoj’] de la hejmpaĝo de la katedrulo:
http://home.medewerker.uva.nl/w.h.jansen/.
Instruado
La katedra instruprogramo ampleksas la du libere elekteblajn kursojn pri interlingvistiko (dum la unua semestro) kaj pri Esperanto (dum la dua semestro), per kiuj studentoj povas kompletigi sian bakalaŭran aŭ magistran temaron. Ne estas specialaj antaŭkondiĉoj por partopreno, sed oni rekomendas, ke la studento havu bazan konon de la ĝenerala aŭ kompara lingvistiko. La kursanoj estu prefere proksimaj al sia bakalaŭriĝo (estu pli malpli en sia tria studjaro). La plej multaj studentoj venas tradicie el la humanisma fakultato, sed okaze ankaŭ el tute alia direkto. Dum la instrusemestro, la lekcioj okazas ĉiun mardon en fiksa lekciejo en unu el la universitataj centroj Bungehuis, P.C. Hoofthuis aŭ Oudemanhuispoort.
Dum la lastaj studojaroj depost 2006 ambaŭ kursoj estis frekventataj de po 12-15 studentoj ĉiusemestre. La ŝarĝo de ĉiu kurso estas 10 poentoj ECTS laŭ la eŭropa normo. La katedrulo kolektis kaj uzas adresaron de 58 retadresoj de studantoj kaj studintoj/ekzamenitoj pri interlingvistiko kaj/aŭ Esperanto, kiuj ne jam finstudis (bakalaŭriĝis aŭ magistriĝis) aŭ pro alia kaŭzo forlasis la universitaton kaj malaperis. Tiuj studentoj regule ricevadas retajn cirkulerojn pri Esperanto-novaĵoj, kiuj estas specife interesaj por ili.
En sia eldono de 2010-2011, la kurslibro Inleiding in de interlinguïstiek [Enkonduko en la interlingvistikon] (vidu la kovrilon) prezentas 276 paĝan superrigardon de la interlingvistiko. La libro estas dividita en 18 ĉapitrojn, kiuj traktas i.a. la sekvantajn temojn: lingva diverseco, lingva superregado kaj internacia komunikado, la interlingvistiko kaj planlingvoj historie, pli detalaj historio kaj tipologio de tri modernaj planlingvoj, strukturaj opcioj ĉe kreo de planlingvo, specife pri Esperanto: geografia tipologio, historio de la movado, frazeologio, ĝisdatigo de la vorttrezoro, literaturo, perspektivoj por la estonteco.
Kurslibro pri interlingvistiko
Por la Esperanto-kurso estas uzata la nederlandlingva versio de Esperanto laŭ la rekta metodo de Stano Marček, kiun akompanas la praktika gvidilo kaj gramatika kompendieto Poŝamiko de Beatrice Allée kaj Katalin Kováts.
Mentorado
Dum la pasintaj jaroj, pluraj studentoj akiris sian bakalaŭran diplomon per diplomverkaĵo pri iu Esperanta temo. En kelkaj kazoj, la katedrulo funkciis kiel responsa mentoro, en aliaj kazoj kiel tradukanto de tekstoj en aŭ el Esperanto, helpanto ĉe la kompilado kaj posta interpretado de enketoj, k.s. La sekvantaj diplomverkaĵoj estas menciindaj:
Esperanto in theorie en praktijk [Esperanto teorie kaj praktike] (2006, Orrin Duin, fako: Ĝenerala Lingvistiko);
Pardonu min. Het gebruik van beleefdheidsstrategieën in het Esperanto [Pardonu min. La uzo de ĝentilecostrategioj en Esperanto] (2008, Lotte Krijnen, fako: Lingvo kaj Komunikado);
English and Esperanto: two languages for international communication [La angla kaj Esperanto: du lingvoj por internacia komunikado] (2010, Manon Fleur, fako: anglaj lingvo kaj kulturo).
Ĉiuj verkaĵoj estas elŝuteblaj el la biblioteko de http://www.edukado.net/.
La konata franca esperantisto Marc Bavant estas akceptita de UvA kiel doktoriĝanto, dank’ al sia finstudo en la postmagistraj interlingvistikaj kursoj ĉe la universitato de Poznań (gvidataj de Ilona Koutny)
La Amsterdama Universitata Biblioteko
La biblioteko de UvA posedas kolekton de libroj kaj gazetoj en kaj pri Esperanto, kiu nombras pli ol 3000 titolojn. Parton de tiu stoko konsistigas la libraro de Esperanto Nederland, kiun la universitato mastrumas por ĝi. La tuta kolekto pri interlingvistiko, Esperanto kaj esperantologio kaj de literaturaĵoj en Esperanto estas trovebla sub: http://cf.uba.uva.nl/nl/. De la bonveniga paĝo alklaku ‘UvA catalogus’ kaj serĉu libron, uzante la eblojn de la prezentata serĉ-roboto. Alternative, oni povas alklaki ‘Geavanceerd zoeken’ kaj de tie apliki diversajn filtrilojn, inter kiuj vi povas elekti la lingvon ‘Esperanto’. La paĝaro disponeblas ankaŭ kun instrukcioj en la angla lingvo.
Pliaj informoj
Aktualaj informoj estas troveblaj en la trimonata Esperant-lingva informilo La Amsterdama Katedro, kiu estas dissendata kiel reta cirkulero al malgranda rondo da interesitoj kaj kies lasta numero estas legebla (kaj laŭdezire kopiebla kaj printebla) per jena ligo Oktobro 2011
Aliaj referencoj estas troveblaj en la hejmpaĝo de Wim Jansen ĉe UvA: http://home.medewerker.uva.nl/w.h.jansen/ kaj en la biblioteko de: http://www.edukado.net/.