Start-
paĝo

 

                                Ĵus aperis: Zinko de David Van Reybrouck

Dum pli ol jarcento Nederlando, Belgio kaj Germanio havis komunan najbarlandon: Neŭtrala Moresnet, tute forgesita ŝtateto kiu nun apartenas al germanlingva Belgio, sed de 1816 ĝis 1919 havis propran flagon, propran estraron, propran ŝtatpolicon (unu ĝendarmon), propran poŝtmarkon (kiu validis nur du semajnojn) kaj propran nacian himnon (vere en Esperanto). Ĝia areo estis 3,5 km˛. Tie troviĝis zinko, distilejoj, kabaretoj, bordeloj, kontrabandistoj, filantropoj kaj arbaroj. 
Dum certa periodo Moresnet eĉ kandidatiĝis por iĝi la ĉefurbo de Esperantujo.
En la novelo Zinko la belga kulturhistoriisto, arkeologo kaj konata verkisto David Van Reybrouck rakontas la rimarkindan historion de ĉi tiu forgesita landeto per la nekredeblaj travivaĵoj de unu reala iama enloĝanto.
Traduko: Piet Buijnsters       ISBN: 978-90-805651-5-9        54 paĝoj         Prezo: € 7,-- (ekskl.sendokostoj) 
Mendebla ĉe IEI.  Vidu: Librejo
Lasta novaĵo: 
La 6an de decembro 2017 Van Reybrouck por la novelo ricevis la premion prix livre europeain en la Eŭropa Parlamento.