Start-
paĝo

 

Jam 7500 elŝutoj (en pli ol 100 landoj) : Esperantokurso per rekta metodo kiel apo por Android (Google) poŝtelefonoj

Tre konata estas la Esperantokurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček.

Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel kompakta disko kun nacilingvaj klarigoj.

Nun ĝi ankaŭ aperis kiel t.n. "apoj". (Volumo 1, lecionoj 1 - 11, kaj volumo 2, lecionoj 12 - 22).

 

Apo (mallongigo de aplikaĵo) estas komputilprogramo por t.n. plurfunkciaj poŝtelefonoj (angle:  smartphones).

Ekzistas almenaŭ tri specoj de apoj:

-apoj kiuj (nur) funkcias en telefonoj de Apple (markoj i.a. I-phone),

-apoj kiuj (nur) funkcias en Android telefonoj (markoj i.a. Samsung),

-apoj kiuj (nur) funkcias en Windows telefonoj (i.a. Nokia).

Oni nur povas elŝuti (akiri) kaj instali apojn per la butikoj de tiuj firmaoj:

Android-apoj nur per la apobutiko de Google.

 

Por Apple estas konata la apo Duolingo: por multaj lingvoj ĝi havas lingvan lernilon, nun ankaŭ por Esperanto.

Tamen per ĝi oni povas lerni Esperanton nur per la angla lingvo aŭ per la hispana lingvo.

 

Estas ĝoje ke nun ankaŭ aperis Esperantokurso kiel apo por Android, kiu krome estas nur en Esperanto sen uzo de iu nacia lingvo.

 

Ĝi estas vera kurso, nome surbaze de la materialo de Esperanto per rekta metodo.

Piet Buijnsters, la programisto, uzis por ĝi la tre trafajn kaj instruajn bildojn (desegnaĵojn) de Linda Marčekova el la kursolibro

kaj kiam oni klakas aŭ tuŝas la tekstojn de la kurso oni ankaŭ tuj povas aŭdi la klaran prononcadon.

En ĝi ankaŭ estas la ekzercoj kaj taskoj de la libro.

La apo rigore sekvas la taŭgan, metodan instrulinion de la kurso, sed kompreneble oni povas mem elekti sinsekvon kaj rapidon,

ĉar granda avantaĝo de la kurso kiel apo estas ke tiuj kiuj havas plurfukcian poŝtelefonon laŭ ŝato kaj en diversaj cirkonstancoj povas uzi ĝin

kaj lerni Esperanton: kiam oni veturas en trajno, kiam oni devas ie atendi, preskaŭ ĉie ajn kaj ĉiam ajn...

 

La apoj ankoraŭ estas senpagaj. Por elŝuti kaj instali volumon 1: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto EsperantoEsperantokurso aŭ per www.iei.nl/apo.htm (la butik-anonco kun pliaj informoj).

Por elŝuti kaj instali volumon 2: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperantoplus aŭ per www.iei.nl/apoplus.htm

 

La apoj ankaŭ estas taŭgaj por t.n. tabledoj (angle: tablets): tiuokaze la formato de bildoj, butonoj, ktp. aŭtomate estas pli granda.

Certe rakontu al ne-Esperantistoj!