RECENZO pri nova eldono de KONVERSACIA VORTARO de ANDREO CSEH
Nostalgio. Tio estas la unua vibro, kion oni eksentas kiam oni vidas la novan eldonon de Konversacia Vortaro de Andreo Cseh. Nostalgio al tempo inter la mondmilitoj kiam Cseh travojaĝis Eŭropon por instrui la novan komunikilon per sia fama Ĉe-metodo. Li tiam kolektis difinojn en Esperanto de malfacilaj vortoj, ĉar konforme al sia principo li ne volis uzi la nacilingvajn difinojn. Multaj difinoj generas tiun nostalgion pro uzo de vortoj el tempo en kiu oni ankoraŭ vojaĝis per vaporŝipoj, fumis dikajn cigarojn, havis fianĉ(in)on kaj korespondis kun foraj landoj per veraj leteroj...
La nostalgio ankaŭ fortiĝas pro la trafaj desegnaĵoj de Jesse van Dijl en stilo kaj kun temoj kiuj tre bone redonas la karakteron de la libro.
Laŭdo al Ed Borsboom kiu kompilis kaj parte prilaboris la originalon. Li bone sukcesis trovi la ĝustan ekvilibron inter tre necesaj adaptoj de kelkaj difinoj, kiuj alie nun estus tute nekompreneblaj kaj aldono de novaj vortoj. Tiel ekestis sufiĉe kompleta baza vortaro kun surprizigaj kaj originalaj esprimoj.
UNESCO konas la t.n. Mondan Heredaĵon. Fakte ankaŭ la Esperanto-movado havas aŭ devus havi ion tian: kompreneble la kompletajn verkojn de Zamenhof, sed certe ankaŭ tiujn de diversaj aliaj aŭtoroj kiuj fundamente kontribuis al la valoro kaj riĉeco de nia lingvo. Al ĝi certe ankaŭ apartenas Konversacia Vortaro de Andreo Cseh. Do: valora kaj utila (re)eldono.
Borsboom donas diversajn sugestojn kiel oni ankaŭ en nia tempo povas uzi la verketon, kompreneble dum Cseh-kursoj, sed ankaŭ dum klubvesperoj, dum internaciaj kunvenoj, ktp.( aŭ simple kiel individuo ĝui ĝin).
Por mi nur restas unu demando: kio estas botokudoj?
Petro Buijnsters
Andreo Cseh, Konversacia Vortaro, redaktis Ed Borsboom, 6a eldono, Internacia Esperanto-Instituto, Hago, 2010, ISBN 978-90-805651-3-5, 112 paĝoj, prezo €13, mendebla ĉe IEI (vidu Librejon) aŭ aliaj E-librovendejoj.