|
|
Kalendaro 2010
|
||||||
|
Zamenhoffesto en la Cseh-Domo
Estas jam tradicio, ke en la Esperanto-Instituto en Riouwstraat 172, Hago, ni organizas Zamenhof-tagon. Ĉi jare ĝi okazos sabaton, la 18-an de decembro. **** La programo estos jena: 10.00-10.30 akcepto kun kafo kaj kuko 10.30-11.30 prelego de Christoph Klawe, neŭrologo en hospitalo de Triero, kun la temo: Impresoj kaj esploroj pri la romano Kiel akvo de l’ rivero de Raymond Schwartz 12.00-13.30 lunĉo en proksima restoracio 13.30-16.30 diversaj programeroj, i.a.: - Esperanta kvizo fare de Els van Dijk - Ludado de kantoj per akordiono fare de Kees Ruig 16.30-17.00 adiaŭa babilo kun kafo **** Aliĝkostoj estas 26 eŭroj (inkl.la lunĉo). Bonvolu transpagi antaŭ la 15-a de decembro al konto 162626 (ING-banko) de Internacia Esperanto-Instituto, Den Haag kun mencio Zamenhof-tago.
Literatura Kurso en la Cseh-Domo
Same kiel pasintjare, la Literatura Kurso sabate la 27-an de marto 2010 estis gvidata de Ed Borsboom. Ĉi-jare, la pritraktitaj verkoj estis: Leoard N. Newell: Bakŝis Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg. Spomenka Stimeĉ: Ombro sur interna pejzaĝo. Raymond Schwarz: Kiel akvo de l’ rivero. Verda Majo: En Ĉinio batalante. Pritraktitaj krome estis: Adamson (Auli), Löwenstein (La ŝtona urbo), Urbanová (Hetajro dancas), Conterno, Sturner, kaj poemo de Auld. |