|
|
Katedro en Amsterdam |
|
|
La katedro De 1998 ekzistas ĉe la Universitato de Amsterdamo (UvA) t.n. speciala katedro pri interlingvistiko kaj Esperanto. Laŭ la difino de la universitato, la okupanto de tiu katedro responsas pri la kontinuigo kaj plilarĝigo de la instruado kaj esplorado de la fako interlingvistiko, kun aparta atento al la teorio kaj praktika uzado de planlingvoj, inter kiuj Esperanto okupas centran rolon. La specialisto disponigas meznombre 1,5 tagojn ĉiusemajne por plenumi siajn universitatajn taskojn kaj havas la saman statuson kiel samranga normala docento aŭ profesoro. Li aŭ ŝi konformas al la samaj dungokondiĉoj kiel tiuj ĉi lastaj, kaj la instru- kaj esplorprogramo respondas al la samaj kvalitpostuloj de la universitato, sed reprezentas kutime iun specialaĵon, iun iom pli ekzotikan fakon. Studento, kiu sukcese ekzameniĝas en kurso instruata de specialisto, ricevas la saman nombron da kreditpoentoj kiel ĉe normalisto, kiu instruas samampleksan kurson. La sola diferenco inter la du kategorioj estas, ke normalisto ricevas universitatan salajron, kontraŭ specialisto, kiu ricevas honorarion de iu sponsora organizo, rekonita de la universitato. La katedro ĉe UvA daŭrigas duonjarcentan tradicion de instruado pri kaj de Esperanto fare de docentoj kaj privataj docentoj, inter kiuj elstaras la nomoj de Pragano, Middelkoop kaj Moerbeek. De februaro 2002 okupas ĝin Wim Jansen, inĝeniero, magistro pri kompara lingvistiko (specialisto pri la eŭska aŭ baska lingvo), doktoro pri teoria lingvistiko kaj longjara esperantisto. En 2008, UvA nomumis lin profesoro. Okaze de la kunfandiĝo de la iama sponsoro de la katedro, la fondaĵo Esperanto bij het Onderwijs, kun Internacia Esperanto-Instituto (IEI), tiu ĉi lasta formale transprenis la responson por la katedro en novembro 2004. La katedro estas poduone financata de IEI kaj de la landa asocio de UEA Esperanto Nederland. La docento plenumas sian taskon sub kontrakto kun IEI kaj liveras jarraporton pri siaj agadoj al la kuratoraro de la katedro. Krome, de aprilo 2008 li eldonas kvaronjaran retbultenon pri siaj agadoj en Esperanto por ĉiuj interesitoj en la movado. De la studjaro 2006-2007 la katedro proponas du tutsemestrajn kursojn, unu lingvosciencan kurson pri interlingvistiko kaj unu lingvoinstruan pri Esperanto.
prof-o Wim Jansen Kie kaj kiam? La kontaktadreso ĉe la universitato estas: Universiteit van Amsterdam, Leerstoelgroep Theoretische Taalwetenschap, Bungehuis kamer 315, Spuistraat 210, 1012 VT Amsterdam (tel. 020-525 3852, retpoŝtadreso: w.h.jansen@uva.nl). La docento estas atingebla ankaŭ ĉe wimjansen@casema.nl.
Esplorado Dum la unuaj du jaroj, granda parto de la tempo disponebla por esplorado estis dediĉita al la kompilado de baza kurslibro pri la fako interlingvistiko, kiu ĝis tiam mankis. Ĝi rezultigis la supre menciitan libron Enkonduko en la interlingvistikon, kiun parte aŭ tute provlegis kaj komentis movade konataj personoj kiel Ed Borsboom, Marc van Oostendorp kaj Toon Witkam, specialistoj de alilingvaj movadoj kiel Piet Cleij kaj Martijn Dekker (Interlingua) kaj Hans Stuifbergen (Ido), la fama etimologiistino Nicoline van der Sijs kaj la lingvofilozofo Jaap Maat. Iliaj kontribuoj multflanke plibonigis la originalan manuskripton. Rob Moerbeek detale prilaboris multajn materialojn, kiuj rekte aŭ nerekte rilatis la kurslibron kaj liveris multajn saĝajn komentojn. Ekde de la komenco de 2004, kiam la reviziado kaj ĝisdatigado de la kurslibro fariĝis malpli temporaba, aldoniĝis al la esplorfako temo pri la vortordo en Esperanto, pri kiu la docento publikigis doktorigan disertacion en 2007. Nuntempe, la esplorado dividiĝas laŭ diversaj direktoj, regule priskribataj en la reta novaĵbulteno La Amsterdama Katedro.
Instruado En ambaŭ kursoj, la ĉiujara meza nombro da studentoj ŝajnas stabiliĝi ĉirkaŭ 15, kio estas bona rezulto por libere elektebla fako. La studentoj troviĝas ofte ĉirkaŭ la tria jaro de sia kariero kaj estas, do, proksimaj al sia bakalaŭra diplomiĝo. Ili venas ĝenerale el iu lingvistika direkto, ĉu ĝenerala lingvistiko, ĉu iu specifa lingvo aŭ lingvofamilio kiel slavistiko, anglistiko aŭ relative ofte el la sekcio pri la nederlanda gestolingvo. Por la kurso pri interlingvistiko, la deviga kurslibro Inleiding in de interlinguïstiek ( Enkonduko en la interlingvistikon ) estas verkaĵo de la docento mem. Ĝi estas 250-paĝa superrigardo de la tereno, kiun studas la interlingvistiko, kaj kiu estas dividita en 13 ĉapitrojn laŭ la sekvanta temaro: lingva diverseco, lingva superrego kaj internacia komunikado; enkonduko en la interlingvistikon; fragmentoj el la historio de la planlingvoj; historio kaj tipologio de tri modernaj planlingvoj; strukturaj elekteblecoj ene de planlingvoj; historio de la Esperanto-movado; Esperanto kiel literatura lingvo; la ĝisdatigeblo de la Esperanto-vorttrezoro; ebla scenaro por la estonteco de Esperanto; bibliografio. Paralela al la kurslibro ekzistas deviga literaturlisto, kies konsisto daŭre aktualiĝas. En la lastatempaj studjaroj ĝi enhavis la verkon de Robert Phillipson Ĉu nur-angla Eŭropo? La instruperiodo estas la unua semestro de ĉiu akademia jaro, t.e. inter la komenco de septembro kaj fino de decembro. Dum tiu ĉi periodo estas tenataj 14 sesioj de po tri horoj, dum kiuj la docento instruas surbaze de sia kurslibro. Unu el la sesioj estas gvidata de Atilio Orellana Rojas de IEI, kiu donas Cseh-lecionon de Esperanto. Tri intertempaj skribaj ekzamenoj okazas dum la semestro kaj la fina ekzameno en januaro. Sukcesa ekzameniĝo donas al studento dek kreditajn poentojn laŭ la tuteŭropa ECTS-poentaro. La kurso pri Esperanto komenciĝas en februaro kaj daŭras ĝis junio. Ankaŭ ĉi-kaze la instruado estos donata dum 14 sesioj de po tri horoj. La kursmaterialo konsistas el la komunikmetoda lernolibro por nederlandlingvanoj Esperanto via de directe methode (Stano Marček, 2007) kune kun pli lingvoteoria kursgvidilo Esperanto: kanttekeningen bij taal en taalgemeenschap de la docento mem kaj aldonaĵoj el aliaj libroj. Tri intertempaj skribaj ekzamenoj okazas dum la semestro kaj la fina ekzameno en junio. Sukcesa ekzameniĝo donas al studento dek kreditajn poentojn laŭ la tuteŭropa ECTS-poentaro.Kiel parto de la fako instruado estas konsidereblaj ankaŭ la jenaj agadoj, proponataj de la katedro kaj realigataj de tempo al tempo:
Publikaj simpozioj Grava faceto de la katedra laboro estas la organizado de simpozioj pri iu aktuala temo, en kiu planlingvoj ludas aŭ povus ludi ŝlosilan rolon. La simpozioj estas intence ne limigitaj al fakuloj, sed publikaj, por maksimumigi la disradiadon al la ĝenerala publiko de serioza akademia agado pri Esperanto. La 17an de decembro 2002 okazis simpozio pri La Lingva Estonteco de Eŭropo (aktoj haveblaj), kaj la 16an de decembro 2003 tiu pri La Natureco de Lingvo (aktoj bedaŭrinde ne aperontaj pro nelivero de tekstoj).
Aktoj de la Simpozio en 2002
La Amsterdama Biblioteko La biblioteko de UvA posedas kolekton de libroj kaj gazetoj en kaj pri Esperanto, kiu nombras pli ol 3000 titolojn. Parton de tiu stoko konsistigas la libraro de Esperanto Nederland, kiun la universitato mastrumas por ĝi. La tuta kolekto estas rete konsultebla sub la adreso: http://opc.uva.nl. Alklaku la supran ligon Catalogus van de Universiteit van Amsterdam por atingi la elirpaĝon por viaj katalogaj esploroj. En la serĉlinio zoeken tajpu tac esp (sen citiloj, sed kun unu interspaco) kaj konfirmu. Responde vi devus ricevi la komunikon pri la nombro da trafoj, kune formantaj la Esperanto-kolekton. Vi povas ankaŭ uzi la indikitajn serĉkriteriojn, kaj tuj ekserĉi laŭ titolo, aŭtoro, ktp.
Novaĵleteroj Ĉisube vi trovos la Novaĵleteron de la katedro en Amsterdam.
|