|
Kiuj ni estas?
|
|
|
|
La fondaĵo Internacia Esperanto-Instituto (IEI) estis kreita de Julia Isbrücker kaj Andreo Cseh en 1930. En la jaro 1933 IEI ekposedis sian propran oficejon ĉe la adreso Riouwstraat 172 en Hago, kie ĝi hejmas ankoraŭ hodiaŭ. La hungardevena Cseh inventis rektan instrumetodon de Esperanto, sen apogo de la gepatra lingvo de la lernantoj. Miloj da personoj el la tuta mondo tiel lernis la lingvon dum la periodo inter la du mondmilitoj. En Nederlando troviĝis inter ili ekzemple la posta ĉefministro de Nederlando Willem Drees. Dum la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento IEI edukis pli ol 400 Cseh-metodajn instruistojn. Kvardeko el ili migris ĉefe tra Eŭropo, donante kursojn. Dum tiu epoko multaj Cseh-metodaj kursoj kaj konferencoj pri la instrumetodo estis organizitaj en vilao apud la orient-nederlanda urbo Arnhem, la t.n. Esperanto-Domo, kiun la urbestraro disponigis al IEI. Nuntempe IEI disponas pri 36 diplomitaj Cseh-metodaj docentoj el plej diversaj landoj en la mondo. Ili okazigas 100-200 kursojn ĉiujare. Krom tio IEI organizas dekon da seminarioj ĉiujare por eduki novajn docentojn. Interalie pro tio, ke nuntempe Esperanto estas pli ofte studata aŭtodidakte aŭ pere de interretaj kursoj, la agadoj de IEI prioritate limiĝas al la okazigo de kursoj. En la Haga oficejo estas ankaŭ organizataj studsemajnfinoj pri temoj rilate al la Esperanto-kulturo. IEI ankaŭ publikigas librojn, ne nur sur la kampo de la instruado, sed ankaŭ pri la historio de Esperanto. La instituto havas vastan bibliotekon (vidu la katalogon) kaj ankaŭ vendas novajn kaj brokantajn librojn en Esperanto. Katalogo IEI-bibliotekoIEI kunfinancas la eksterordinaran katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo. Krome, IEI subtenas la evoluigon de nova teĥnologio kaj lingvokomputiko por ciferecigi librojn kaj plibonigi ties alireblecon per interreto.
|