Eventoj en 2009

 

Starta Paĝo

Kiuj ni estas?

Estraro

Honoraj Kunlaborantoj

Kalendaro

Listo de Instruistoj

Katedro en Amsterdam

Novaj Libroj

Brokantaj Libroj

Komputila Lingvistiko

IEI en 2009

Ligoj

 

12/12/2009 Zamenhof-Festo 2009 en la Cseh-Domo
26/08/2009 Nova Cseh-instruisto
14/08/2009 IEI dum la UK en Bjalistoko
09/05/2009 Literatura Kurso en la Cseh-Domo
27/01/2009 Nova Cseh-instruisto
 

( Atilio Orellana Rojas ekde la 6-a de oktobro 2009 ne plu laboris ĉe IEI ).

 

                                                                     

Zamenhof-Festo en la Cseh-Domo

La 12-an de decembro 2009 okazis Zamenhof-Festo en la Andreo Cseh-Domo. De la dudek du partoprenantoj la plejmulto estis el Nederlando, sed kelkaj venis el Belgio kaj Francio. La ĉefpreleganto estis Katinjo Fetes-Tosegi el Vieno, denaska esperantisto kun modelan prononcadon, kiu longtempe prizorgis la Esperanto-elsendojn de Radio Aŭstria Internacia. Ŝia prelegtemo estis 'Vizite ĉe Baghy kaj Kalocsay', du Esperanto-poetoj, kiujn ŝi de tre proksime konis.

En la posttagmezo estis ankaŭ pliaj interesaj eroj en la programo, inter kiuj la montrado de belaj filmfragmentoj kun Esperantaj subtekstoj.

Partoprenantoj de la Zamenhoffesto 2009 (dekstre sube: Katinjo Fetes)

                                                                     

                                                                     

Nova Cseh-instruisto

Kadre de la Universala Kongreso okazinta en Bjalistoko okazis diplomiga ekzameno por fariĝi Cseh-instruisto. Tiam S-ino Aneta BEDKOWSKA el Pollando sukcese ĝin trapasis.

La listo de Cseh-instruistoj kalkulis tiam je 72 nomoj.

 

Partoprenantoj de la Enkonduka Seminario en Bjalistoko

 

IEI dum la UK en Bjalistoko

Kiel tradicie, ankaŭ ĉijare la Internacia Esperanto-Instituto estis reprezentita dum la Universala Kongreso. Dum la evento, okazinta en la pola urbo Bjalistoko de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto, IEI havis budon kadre de la Movada Foiro, kiam la pasantoj ricevis informojn pri la Instituto, ĝia agado en la kampoj de instruado, eldonado, ktp. Plie, IEI okazigis ankaŭ Cseh-Seminario, kiun ĉeestis entute 21 personoj el 10 landoj. Kelkefoje ankaŭ jam diplomitaj Cseh-instruistoj venis al la salono, kiel Ewa Bondar, Zita Garbaraviciene, ktp.

 

Literatura Kurso en la Cseh-Domo

La naŭan de majo vojaĝis dekdu Esperantistoj, inter kiuj du eksterlandanoj, al Internacia Esperanto-Instituo en Hago. Ilin allogis studotago pri la supre menciita temo gvidita de Ed Borsboom, multjara instruisto pri Esperanto-literaturo.

La celo estis konatiĝo kun interesa beletro kaj kiel ĝin rekoni. Ne facila afero sen gvidilo kaj taŭga informado.

La partoprenantoj ricevis kompiladon de paĝoj el dek libroj. En la daŭro de la kurso ili estis kronologie prezentitaj laŭ kvar historiaj periodoj. La dek verkistoj pri kiu temis estis: Zamenhof, Ŝirjaev, Baghy, Engholm, Schwarz, Cseh, Rossetti (Cesaro), Boulton, Steele, Francis.

La vivo de la unuopaj verkistoj estis dividita en tri periodoj: naskiĝo, konatiĝo kun Esperanto kaj forpaso. Sciindaĵoj pri ĉies vivhistorio vigligis la  faktojn.

La kurso estis ornamita per kafo/teo kaj membakitaj kukoj. La promenado inter la restoracio por la lunĉo kaj instituta domo ebligis agrablan babiladon.

Fine de la tago venis  la partoprenantoj al la konkludo ke tia kurstago nepre estu ripetota sekvontan jaron.

Informis: Els van Dijk

Partoprenantoj en la Literatura Kurso

 

 

Nova Cseh-instruisto

Kadre de la Transjara Renkontiĝo okazinta en Kameoka de la 30-a decembro 2008 ĝis la 2-a de januaro 2009 okazis ankaŭ  diplomiga ekzameno. S-ro Yas KAWAMURA el Japanio sukcesis en tiu ekzameno.

La listo de Cseh-instruistoj kalkulis tiam je 71 nomoj.