{"id":1402,"date":"2020-12-18T14:41:44","date_gmt":"2020-12-18T13:41:44","guid":{"rendered":"http:\/\/www.iei.nl\/?p=1402"},"modified":"2020-12-18T14:42:14","modified_gmt":"2020-12-18T13:42:14","slug":"la-15-a-de-decembro","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/www.iei.nl\/nl_nl\/2020\/12\/18\/la-15-a-de-decembro\/","title":{"rendered":"De 15e van december"},"content":{"rendered":"<p>La 15-a de decembro estas festa tago en la Esperantista kalendaro. Kial? \u0108ar en tiu tago de la jaro 1859 naski\u011dis la a\u016dtoro de la lingvo Esperanto, doktoro Ludoviko Lazaro Zamenhof.<\/p>\n<p><span class=\"text_exposed_show\">Modesta viro aperis en la mondo sub tiu nomo, sed li enskribis sian nomon en la historion de la homaro.<\/span><\/p>\n<div class=\"text_exposed_show\">\n<p>Granda estas la verko de Zamenhof kaj \u011di meritas \u0109iun respekton kaj admiron. Sed pli granda kaj pli estiminda estas la ideo, kiu lin inspiris kaj movis al la ellaboro de la nova lingvo. \u011ci estas la ideo de internacia kompreno, respekto kaj harmonio, la ideo de universala frateco sur la bazo de internacia egaleco kaj justeco. Venos iam la tempo, en kiu la tuta mondo vidos en Zamenhof grandan spiritan gvidanton. Tiam, kiam la nebulo, kiu nun ankora\u016d mallumigas la mensojn de la popoloj estos for\u2026<\/p>\n<p>La Esperantistaro kun pia fideleco konservas la memoron de la Majstro kaj jam nun pluraj monumentoj anoncas lian nomon kaj lian meriton. Monumentoj el \u015dtono kaj el kupro. Sed la plej grandioza monumento de Zamenhof estas konstruita ne el \u015dtono kaj metalo, sed el papero. El esperantaj libroj. El la dokumentoj kaj fruktoj de lia genia verko, kiuj estas pli fortaj kaj da\u016draj ol marmoro kaj kupro.<\/p>\n<p>Je la propono de nia konata poeto Julio Baghy, la Esperantistaro decidis dedi\u0109i la naski\u011dtagon de Zamenhof al la Esperanta libro. Tio signifas, ke en tiu tago \u0109iu Esperantista societo kunvenas por memori pri Zamenhof kaj por pligrandigi lian plej veran monumenton. Oni konigas la Esperantajn librojn kaj \u0109iu Esperantisto a\u0109etas el ili la\u016d sia povo. Tiamaniere oni disvastigas la verkon kaj spiriton de Zamenhof kaj oni starigas por li la plej konvenan monumenton, ne sur unu placo de unu urbo, sed sur nekalkuleble multaj lokoj, en miloj kaj miloj da hejmoj samideanaj. Tiuj monumentoj, la libroj, ne nur memorigas pri Zamenhof, sed ili anka\u016d instruas, inspiras, disvastigas la Zamenhofan idealon kaj kondukas al la venko de la mondlingvo.<\/p>\n<p>Pro tio la ideo, proklami la 15-an de decembro kiel &#8220;Tagon de la Libro&#8221;, estis tre bona kaj ni varme rekomendas al \u0109iu leganto de nia gazeto, a\u0109eti en tiu tago kelkajn librojn a\u016d almena\u016d unu solan kaj tiamaniere kontribui al la honoro de Zamenhof kaj al la plifortigo de nia movado.<br \/>\nA\u0109etante la libron oni pensu anka\u016d pri niaj talentaj verkistoj kaj kura\u011daj eldonistoj, kiuj multe laboras kaj ofte faras riskon kaj oferon por nia movado. Ili faras gravan propagandan servon, \u0109ar la belaj kaj bonaj libroj vekas \u0109e la publiko respekton al nia movado.<\/p>\n<\/div>","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La 15-a de decembro estas festa tago en la Esperantista kalendaro. Kial? \u0108ar en tiu tago de la jaro 1859 naski\u011dis la a\u016dtoro de la lingvo Esperanto, doktoro Ludoviko Lazaro Zamenhof. Modesta viro aperis en la mondo sub tiu nomo, sed li enskribis sian nomon en la historion de la homaro. Granda estas la verko [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":1403,"comment_status":"closed","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[13,14],"tags":[],"class_list":["post-1402","post","type-post","status-publish","format-standard","has-post-thumbnail","hentry","category-jubileoj","category-praktiko"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.iei.nl\/nl_nl\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1402","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.iei.nl\/nl_nl\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.iei.nl\/nl_nl\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.iei.nl\/nl_nl\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.iei.nl\/nl_nl\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1402"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/www.iei.nl\/nl_nl\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1402\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":1404,"href":"https:\/\/www.iei.nl\/nl_nl\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1402\/revisions\/1404"}],"wp:featuredmedia":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.iei.nl\/nl_nl\/wp-json\/wp\/v2\/media\/1403"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.iei.nl\/nl_nl\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1402"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.iei.nl\/nl_nl\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1402"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/www.iei.nl\/nl_nl\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1402"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}