Truo en la heredaĵo de Andreo Cseh

La lastajn du jarojn gravaj paŝoj estas faritaj por konservadi kaj inventari la heredaĵojn de Internacia Esperanto-Instituto kiuj hejmas en la Cseh-Domo en Hago. Dum jaroj la arĥivoj de IEI, de Andreo Cseh kaj de rilataj organizaĵoj kaj individuoj estis formetitaj sur bretojn sen esploro kiel utiligi ilin por la esperantista posteularo. Nun la arĥiveroj estas pli bone ordigitaj kaj grandparte inventaritaj. En januaro 2021, unu el la skribitaj juveloj el la Cseh-heredaĵo ankaŭ fariĝis publika rete, la Cseh-Vortaro.

En la pasinteco la arĥivo de Internacia Esperanto- Instituto spertis diversajn problemojn. Dum la dua mondmilito parton de la arĥivo esperantistoj sukcesis savi, prenante dokumentojn al kaŝ-lokoj. Parto de dokumentaro deprenita de naziaj okupantoj estis probable transportita al Berlino. La estraro de IEI neniam sukcesis reakiri ĝin, malgraŭ la oficiala peto la germana arkivejo en Berlino. Ĉar arĥiva inventaro ne ekzistis ĉe IEI, neniam eblis havi travideblan kaj klaran bildon de la enhavo kaj konstati ĉu eroj malaperis aŭ aldoniĝis. Kontroleblo mankis kaj tial la historio kaj konsisto de la arĥivo estas plejparte nekonata. Ni tamen ja scias ke eroj de la heredaĵo de Andreo Cseh, kiu ja estis en la arĥivo dum jaroj, malaperis. Tial ni skribas ĉi tiun artikolon.

En 2019 okazis granda krizo ĉe IEI, kiam eksprezidanto Ed Borsboom forluigis grandan parton de la oficejo de IEI al komerca firmao sen informi estraran plimulton. Post la sekvanta estrara malaprobo la eksprezidanto tuj rompis ĉian kontakton kun la instituto. Rezulte li estis eksigita de la estraro de IEI. Dum la multjara engaĝo de Borsboom en la fondaĵo, lia propra arĥivo kaj la arĥivo de IEI interplektiĝis. Pro manko de inventaro estas nun ne konata ĝis kia grado la heredaĵo de IEI estas kompleta ĉe IEI. Pri parto ni ja certas ke posedaĵoj de IEI situis ĉe Borsboom hejme. Ekzemplo estas skatolo de eldonaĵoj de IEI, kiu post la estrarkonflikto malaperis. Ĉi tian truon en la heredaĵo la estraro volis eviti per dece resti en kontakto.

En 2021 jaro la familianoj de Borsboom liveris la Borsboom-arĥivon al UEA, en ĉirkaŭ kvardek skatoloj. Nek Borsboom, nek liaj familianoj reagis al la ripetaj alvokoj de la estraro de IEI koncerne la redonon de la arĥivo al Hago. Parto de la envaho de la skatoloj probable estas lia propra kolekto. Alia parto probable estas arĥiveroj de Andreo Cseh kaj la Instituto. Ni atentigas tion al interesiĝantoj pri la historio de la Cseh-Metodo, de la persono Cseh kaj de la Instituto. Sed krom informi vin legantojn, tamen, ni ĉefe esperas, ke la heredaĵo reiru al IEI. Laŭ neformala vojo la estararo de IEI petis la redonon de la arĥiveroj al UEA, kiel la ricevanto de la donaco. La ĝenerala direktoro de la CO de UEA devus kliniĝi pri la peto, sed li neniam reagis. Tial ni nun publike turnas nin al la doninto, kiu fordonacis posedaĵon, kiu ne estis lia posedaĵo. Honoru Andreon Cseh kaj revenigu la heredaĵon al ĝia Domo.

eoEsperanto