Konversaciaj ebloj ĉe la
Internacia Esperanto- Instituto

Venu al urbo Hago por paroli Esperanton!

En Hago (Den Haag), Nederlando, troviĝas la Internacia Esperanto-Instituto ĉe Riouwstraat 172.

Je diversaj tagoj estas eble tute libere kaj senkoste ekzerci la paroladon de Esperanto kun unu el la estraranoj (jes aŭ ne kune kun aliaj ĉeestantoj). Ankaŭ estas eble priparoli kun vi lerno- aŭ lingvoproblemojn. Se vi deziras, vi ankaŭ povas pririgardi la librojn de nia biblioteko aŭ aĉeti enstokajn novajn aŭ brokantajn Esperantolibrojn.

Ja estas necese antaŭe anonci vian viziton per retpoŝto: iesperanto@versatel.nl.

Viziton al ni oni povas agrable kombini kun vizito al la urbo kun ĝiaj multaj vidindaĵoj (diversaj muzeoj, diversaj palacoj, i.a. la Pacpalaco, la parlamentejo, Madurodam, la plaĝo, ktp.).

Volonte ĝis renkonto!

eoEsperanto