Reta festo 2020 ĉe IEI okaze de la 90-jara jubileo!

La 12-an de septembro 2020 inter 11:00 kaj 17:00 okazis reta festo okaze de la 90-a jubileo de IEI!

La nuna jaro estas festjaro por IEI: la Instituto ekzistas 90 jarojn kaj ankaŭ estas la Jaro de Julia Isbrücker, unu el la fondintoj de IEI.
 
Bedaŭrinde, pro la koronvirusaj limigoj ni ne povis organizi la feston en la sidejo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago kaj ne ĉiuj niaj amikoj el la tuta mondo povis veni al Hago. Do ni festis rete!
 
La 12-an de septembro 2020 ni festis ankaŭ la 125-an naskiĝdatrevenon de Andreo Cseh. 
 
Kune ni lernis pli pri IEI, Andreo Cseh, Julia Isbrücker, Cseh-instruado kaj kompreneble Esperanto pere de diversaj prelegoj dum la tago.
 
La estraro dankas ĉiujn partoprenintojn kaj prelegintojn.
 

Resumo

La tago komenciĝis per la historiaj enkondukoj pri IEI, Andreo Cseh kaj Julia Isbrücker. La fondintoj de IEI povas inspiri ĉiujn esperantistojn per siaj enegiaj agadoj en, dum kaj post la dua mondmilito.
 
Ĵomart kaj Nataŝa kontribuis per muzika programero. Ili sendis specialan gratulfilmeton por la jubileo kaj elektis el sia kantaro kelkajn kantojn.
 
Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar priparolis siajn spertojn pri Esperanto-instruado kaj la Cseh-metodo. Kompreneble ĉi tiu programero gravas speciale al IEI, la instituto de Andreo Cseh.
 
Je la 13-a horo Bert de Wit kaj Saskia Veen prezentis novan jubilean kanton, kiun Saskia verkis por la festo pri IEI. Tre bele kantis Bert kaj harpis Saskia.
 
Post la paŭzo la partoprenintoj rakontis pri IEI. Ĉiuj rakontintoj havis belajn memorojn pri IEI.
 
Je la 14-a horo Roman Dobrzyński kaj Irek Bobrzak prezentis sian interparolon pri diversaj projektoj. Estis unika eblo aŭskulti la konversacion de du spertaj esperantistoj.
 
Bert kaj Saskia sekvis la interparolon per dua kanto.
 
Poste prof. Nina Daniljuk prelegis pri la historio de Esperanto-instruado en Ukraino. Estis tre preciza superrigardo pri la mejloŝtonoj de la ukraina Esperanto-movado.
 
Je la 16-a horo José Antonio Vergara el Ĉilio prelegis pri la historiaj, sociaj kaj ekonomiaj aspektoj de pandemioj. Li klarigis diversajn kutimajn demandojn pri pandemioj kaj rilatis ĝin al kaj la nuno kaj historio.
 
La programo sekvis per la lotumado de kvin libroj. La libro, Vivo de Andreo Cseh, estas gajnita de kvin partoprenintoj el diversaj partoj de la mondo.
 
La tago finiĝis per kanto kaj fermvorto.
eoEsperanto