Cseh-instruado kaj la
Internacia Esperanto- Instituto

Kio estas la Cseh-metodo?

La Cseh-metodo dankas sian ekziston al la fakto, ke la eltrovinto Andreo Cseh estis devigata gvidi Esperanto-kurson antaŭ diversnacia publiko, konsistanta plejgrandparte el laboristoj. Lernolibroj ne estis haveblaj. Cseh decidis tiam ne doni kurson en la ordinara senco de la vorto, sed simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj krajono la lernantojn. Kun granda entuziasmo okazis la provo. Post 20 lecionoj de 2 horoj oni jam povis interparoli en Esperanto. Tiel la Cseh-metodo naskiĝis. La bona rezulto instigis al organizo de similaj kursoj en la tuta Rumanujo, kaj poste sekvis invitoj el pluraj landoj. La metodo tiel disvastiĝis tra la tuta Eŭropo. Poste Cseh ekloĝis en Hago, la hodiaŭa Internacia Esperanto-Instituto.

La principoj de la metodo estas la jenaj:

  1. neuzado de lernolibroj
  2. neuzado denacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj kaj per objektoj kaj gestoj.
  3. komuna ĥora respondado de la kursanoj
  4. aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj
  5. riĉa aplikado dehumuro kaj ŝerco
  6. instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la regulojn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.

Prefere la kurso estas donata de fremdlanda instruisto, por efike plenumi punkton 2.

Literaturo:

  • Baza Cseh-kurso (instrukcilibro) (Hago: Internacia Esperanto-Instutito 1992; 8a eldono) 174 paĝoj, prezo €10.
  • Andreo Cseh, Konversacia Vortaro (Hago: Internacia Esperanto-Instituto 2010; 6a eldono) ISBN 978-90-805651-3-5, 112 paĝoj,  prezo  €13.
  • Ed Borsboom, Vivo de Andreo Cseh, (Hago: Internacia Esperanto-Instituto 2003) 313 paĝoj, prezo €18.
eoEsperanto