Arĥivejo de la
Internacia Esperanto-Instituto

Enhavo

La arĥivejo de IEI konservas diversajn arĥivojn kaj kolektojn.

Inventaroj ne jam ekzistas pri ĉiu temo kaj ne ĉiu temo estas entute publika.

Skanaĵoj estas disponeblaj en malgrandaj kvantoj se nur volontulo havas tempon disponeblan kaj kondiĉe ke la materialo estas publika.

Cseh-Domo en suno

La arĥivo de IEI konsistas el leteroj, objektoj kaj administraj dokumentoj.

1929-nun – 22 metroj

Andreo Cseh du fotoj

Arĥivo de Andreo Cseh

La arĥivo de Andreo Cseh konsistas el leteroj kaj dokumentoj, personaj objektoj kaj fotoj.

1930-1979 – 2 metroj

Universala Ligo - emblemo

Arĥivo de la Universala Ligo

La arĥivo de la Universala Ligo konsistas el leteroj, protokoloj, financaj kaj administraj dokumentoj

1945-1963 – 0,63 metroj

Juul kopie

Kolekto de la Esperanto-Domo

La kolekto de la Esperanto-Domo en Arnhem estas parto de la arĥivo de IEI. La kolekto konsistas el diversaj administraj dokumentoj kaj originala teleraro.

1931-1944 – 0,5 metroj

Scan 32 kopie 2

La fotokolekto de La Praktiko estas parto de la arĥivoj de IEI kaj la Universala Ligo.

Ĝi konsistas el fotoj senditaj al la redaktejo cele de publikigo.

1921-1970 – 1 metro

Letero de Julia al Charlie Chaplin kopie

Leterkolekto de Cseh kaj Isbrücker

La leterkolekto de Cseh kaj Isbrücker konsistas el diversaj leteroj al konataj esperantistoj.

1917-1979 – 0,75 metro

Leeg

Arĥivo de Esperanto bij het onderwijs

La arĥivo de Stichting Esperanto bij het onderwijs konsistas el dokumentoj kaj leteroj ĝis la malfondo de la fondaĵo en 2004.

42598535._UY2225_SS2225_

Arĥivo de Eŭgeno Lanti

La arĥivo de Eŭgeno Lanti konsistas el diversaj dokumentoj kolektitaj dum la verkado de Vivo de Lanti de Ed Borsboom.

Prezidanta martelo

Arĥivo de Fine Ĝi Venkos

La arĥivo de Fine Ĝi Venkos (la haga sekcio de LEEN) konsistas el diversaj dokumentoj kaj leteroj (1948-1978), prezidanta martelo kaj sekcia flago.

Koverto Ho van Hulst

Arĥivo de Jo van Hulst

La arĥivo de Jo van Hulst konsistas el leteroj el diversaj landoj.

Leeg

Arĥivo de Louis Verhoeven

La arĥivo de Louis Verhoeven (1886-1983) konsistas el pingloj kaj mallonga vivpriskribo.

eoEsperanto