Estraro de la
Internacia Esperanto-Instituto

La nuna estraro de IEI estas:

  • Prezidanto vakas
  • Kasisto s-ro L.E. de Kock
  • Sekretario s-ino J.W. van Holstein
  • Membro s-ino S. Veen

La estraraneco estas volontula.

Jolanta van Holstein

Jolanta van Holstein studis hortikulturon en Poznań (Pollando). Ŝi esperantistiĝis en 1981. Dum la jubilea Universala Kongreso en 1987 en Varsovio ŝi estis volontulino. Ekde 1988 ĝis 1990, kiam ŝi translokiĝis al Nederlando, ŝi estis prezidantino de la Esperantoklubo en ŝia naskiĝurbo Słupsk.

En Nederlando ŝi loĝas en la vilaĝo Naaldwijk, kiu troviĝas en la hortikultura regiono Westland.

En 2011 ŝi establis sian propran traduk-entreprenon “Multi Modis Taalservice”, kiu ofertas tradukservojn el la nederlanda lingvo en la polan, kaj ankaŭ lingvan subtenon kaj konsultservon por nederlandaj entreprenistoj. Ŝi kunlaboras siaprofesie kun hortikulturistoj kaj grandaj eksport-entreprenoj situitaj ĉe la flor-aŭkcio “Flora Holland” en Naaldwijk.

Saskia Veen

Saskia Veen estas esperantisto de la tria generacio sed ne estas denaska parolanto, ĉar ŝiaj gepatroj volis ke ŝi unuavice lernu la komplikaĵojn de la Nederlanda lingvo. Ŝi studis harpon en la konservatorioj de Amsterdam, Utrecht kaj Maastricht. Poste ŝi instruis keltan harpon en diversaj muzikakademioj en Nederlando kaj Belgio kaj samtempe koncertis en orkestroj, kun korusoj kaj en ĉambromuzikaj ensembloj.

Dum pluraj jaroj ŝi prezidis la Junulfakon de Sennacieca Asocio Tutmonda kaj kunorganizis internaciajn junularajn renkontiĝojn.

Ward de Kock

Ward de Kock studis socian kaj politikan historion en la nederlanda Universitato de Leiden. Dum lia studado, li pristudis idealistojn kaj iliajn revojn pri la mondestonto. Nuntempe Ward laboras kiel ŝtatoficisto ĉe la Ministerio de Publika Sano, Bonfarto kaj Sporto. Li havas profesian konon pri arĥiva administrado kaj laboris pri diversaj ŝtataj arĥivoj.

En 2017 li verkis bakalaŭran tezon pri laborista esperantismo en Nederlando kaj pri la unua prezidanto de la Nederlanda Federacio de Laboristaj Esperantistoj, Wijtze Nutters. Ekde tiu tezo, li paroladis pri tiu kaj rilataj temoj, interalie ĉe la Amsterdama Rondo, Esperanto Nederland kaj la malferma tago de Universala Esperanto-Asocio.

eoEsperanto