Pasintan dimanĉon, la Internacia Esperanto-Instituto denove partoprenis je Just Peace Open Day! Dum la tuta tago, ni gvidis lecionojn de Esperanto al entuziasmaj partoprenantoj. Tio altiris diversan publikon, de Haganoj kaj Hungaroj ĝis Pakistananoj kaj Honkonganoj.
La partoprenantoj tuj parolis siajn unuajn frazojn en Esperanto dum la lecionoj. Sekve, okazis interesaj konversacioj pri la valoro de Esperanto en interkultura kontakto.
