Esperanto-leciono en via lernejo?
Ni interkonsentu daton!

Dum sia 90-jara agado, Internacia Esperanto-Instituto ĉiam havis instruan rolon. Ankaŭ nun IEI oferas edukan programeton por lernejoj.

Kial Esperanto por lernejanoj?

Esperanto estas tre amuza lingvo por infanoj! Ili povas facile kaj rapide ekludi per la lingvo, dank’ al la facila gramatiko. La bazajn regulojn lernejanoj en unu leciono lernas kaj novajn frazojn kaj eĉ vortojn ili povas ekkrei tuj poste. La forto de Esperanto por infanoj estas en tiu kvalito.

Esperanto allogas ambaŭ α- kaj β-lernejanojn pro siaj grandaj historio kaj kulturo, kaj la regula, preskaŭ matematika logiko. IEI ŝatus enkonduki la lingvon kaj ĝiajn eblojn al la infanoj de via lernejo!

eoEsperanto