La 15-a de Decembro

La 15-a de decembro estas festa tago en la Esperantista kalendaro. Kial? Ĉar en tiu tago de la jaro 1859 naskiĝis la aŭtoro de la lingvo Esperanto, doktoro Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Modesta viro aperis en la mondo sub tiu nomo, sed li enskribis sian nomon en la historion de la homaro.

Granda estas la verko de Zamenhof kaj ĝi meritas ĉiun respekton kaj admiron. Sed pli granda kaj pli estiminda estas la ideo, kiu lin inspiris kaj movis al la ellaboro de la nova lingvo. Ĝi estas la ideo de internacia kompreno, respekto kaj harmonio, la ideo de universala frateco sur la bazo de internacia egaleco kaj justeco. Venos iam la tempo, en kiu la tuta mondo vidos en Zamenhof grandan spiritan gvidanton. Tiam, kiam la nebulo, kiu nun ankoraŭ mallumigas la mensojn de la popoloj estos for…

La Esperantistaro kun pia fideleco konservas la memoron de la Majstro kaj jam nun pluraj monumentoj anoncas lian nomon kaj lian meriton. Monumentoj el ŝtono kaj el kupro. Sed la plej grandioza monumento de Zamenhof estas konstruita ne el ŝtono kaj metalo, sed el papero. El esperantaj libroj. El la dokumentoj kaj fruktoj de lia genia verko, kiuj estas pli fortaj kaj daŭraj ol marmoro kaj kupro.

Je la propono de nia konata poeto Julio Baghy, la Esperantistaro decidis dediĉi la naskiĝtagon de Zamenhof al la Esperanta libro. Tio signifas, ke en tiu tago ĉiu Esperantista societo kunvenas por memori pri Zamenhof kaj por pligrandigi lian plej veran monumenton. Oni konigas la Esperantajn librojn kaj ĉiu Esperantisto aĉetas el ili laŭ sia povo. Tiamaniere oni disvastigas la verkon kaj spiriton de Zamenhof kaj oni starigas por li la plej konvenan monumenton, ne sur unu placo de unu urbo, sed sur nekalkuleble multaj lokoj, en miloj kaj miloj da hejmoj samideanaj. Tiuj monumentoj, la libroj, ne nur memorigas pri Zamenhof, sed ili ankaŭ instruas, inspiras, disvastigas la Zamenhofan idealon kaj kondukas al la venko de la mondlingvo.

Pro tio la ideo, proklami la 15-an de decembro kiel “Tagon de la Libro”, estis tre bona kaj ni varme rekomendas al ĉiu leganto de nia gazeto, aĉeti en tiu tago kelkajn librojn aŭ almenaŭ unu solan kaj tiamaniere kontribui al la honoro de Zamenhof kaj al la plifortigo de nia movado.
Aĉetante la libron oni pensu ankaŭ pri niaj talentaj verkistoj kaj kuraĝaj eldonistoj, kiuj multe laboras kaj ofte faras riskon kaj oferon por nia movado. Ili faras gravan propagandan servon, ĉar la belaj kaj bonaj libroj vekas ĉe la publiko respekton al nia movado.

eoEsperanto