Kvar ekzemploj de surprizaj etimologioj

Ekzistas amaso da Esperanto-vortoj, en kiuj kaŝiĝas la nomo de persono, de lando, rivero k.s. Kompreneble tio havas historiajn kaŭzojn; kaj kiu konas tiujn, vidas multajn vortojn, kiujn li ordinare uzas kiel malnovajn monerojn, brilantaj en aparta lumo.

Jen kelkaj ekzemploj el granda provizo de tiaj vortoj:

  • Akademio: La placo, sur kiu Platono instruis siajn lernantojn, havis la nomon „Akademia” laŭ antikva heroo Akademos.
  • Alfenido: Tiu arĝentsimila metalkomponaĵo estas eltrovita de Halphen (ĉirkaŭ 1850).
  • Ameriko: Laŭ la itala vojaĝanto Amerigo Vespucci, kiu la unua priskribis partojn de la nova kontinento, ĝi ricevis sian nomon. Amerigo cetere estas alia formo de la nomo Emeriko., kaj tiu lasta signifas Henriko. Sekve: Ameriko = Henriklando.
  • Arlekeno: La nomo de tiu burleskulo devenas de la franca grafo Harnequin, kiu mortis jam 882 en Boulogne kaj estis laŭ la tradicio tre senbrida sinjoro.
eoEsperanto