El la Jubilea Festo: La Jubilea Kanto

Hodiaŭ estas la lasta tago de 2020. Ne estis facila jaro, sed oni ne forgesu ja festi la bonajn aferojn! 2020 estis festjaro por IEI: la Internacia Esperanto-Instituto jam ekzistas dum 90 jaroj!
 
Pro la koronvirusaj limigoj la estraro ne povis organizi fizikan feston en la sidejo de la Instituto en Hago. Do ni festis rete, je la 12-a de septembro! Tio estis la 125-a naskiĝdatreveno de Andreo Cseh, unu el la du fondintoj de IEI.
 
Pere de diversaj prelegoj ni kune lernis pri IEI, Andreo Cseh, Julia Isbrücker, Cseh-instruado kaj kompreneble Esperanto. La estraro dankas ĉiujn partoprenintojn kaj prelegintojn.
 
Jen la Jubilea Kanto, verkita de estrarano Saskia Veen. Ĝi estis parto de la oficiala festprogramo. La kanto prezentas amuze kaj mallonge la historion de IEI, ĝiajn fondintojn kaj kelkajn aliajn homojn, kiuj laboris kaj laboras por gardi la heredaĵon de Andreo Cseh kaj propagi Esperanton.
eoEsperanto