Reta eldono: la Konversacia Vortaro 2021

Jam en la 1920-aj jaroj Andreo Cseh instruis Esperanton per sia rekta metodo. Tio signifas ke li neniam uzis naciajn lingvojn dum siaj kursoj. Kiam Cseh demandis al la lernantoj: ‘Kion signifas tiu vorto?’, la respondon la lernantoj devis doni en Esperanto. Cseh skribis pri tio:

En tiuj gravaj momentoj naskiĝis la difinoj kaj klarigoj, kiujn entenas ĉi tiu libreto. La difinoj estas plejparte ŝercaj, sed tamen ĉiam trafaj kaj spritaj. Ili atestas pri la lerteco kaj spriteco de la lernanta publiko kaj pri tio, ke la rektmetoda kurso estas valora gimnastiko por la cerbo.

La ‘libreto’ pri kiu Cseh parolis estas la Konversacia Vortaro el 1930. Tiu vortaro multe diferencas de ekzemple PIV aŭ ReVo, ĉar la difinoj estas amuzaj kaj facile kompreneblaj por komencantoj.

Dum la jaroj la Internacia Esperanto-Instituto eldonis diversajn versiojn de la Konversacia Vortaro. Notu ke ekzistas diferencoj inter la eldonoj, rezulte de la ĉiam ŝanĝiĝanta mondo. Novaj vortoj bezonis difinojn, kiel ‘komputilo’. Malnovaj vortoj ne plu estas ĉiutagaj, kiel ‘transformatoro’.

Hodiaŭ la Internacia Esperanto-Instituto rete eldonas novan version de la Konversacia Vortaro. Ĝi estas la rezulto de pli ol 90 jaroj de instruado kaj lernado. Per ĉi tiu mesaĝo ni anoncas la eldonon, sed ni ankaŭ volas per la mesaĝo inviti vin kontribui! Se vi estas Esperanto-instruisto aŭ se la amuzaj difinoj de la Konversacia Vortaro inspiras vin, ni esperas ke vi sendu al la Internacia Esperanto-Instituto viajn proprajn difinojn kaj eble ili troviĝos en venontaj eldonoj!

Konversacia vortaro
eoEsperanto