Komenciĝas aperi lumo en la tunelo

Post pli ol unu jaro komenciĝas finfine aperi lumo en la tunelo de terura necerteco kaj manko de perspektivo. Oni paŝo post paŝo reduktas en Nederlando la limigojn, kiuj estis enkondukitaj pasintjare pro la koronvirusa pandemio.

Ni ĉiuj jam sopiregas fizikajn renkontiĝojn kun niaj amikoj, partoprenon en kulturaj aranĝoj kaj antaŭ ĉio realigon de senlima kaj senĝena vojaĝado tra la tuta mondo.

Ni havis honoron akcepti en la Cseh-Domo en Hago la unuajn eksterlandajn vizitantojn ekde marto 2020.

Ni havas proverbon en Esperanto “unu hirundo printempon ne alportas”, sed espereble la vizito de Gosia kaj Irek el Varsovia Vento en la ĉefurbo de Pollando kaj Esperanto estas belega antaŭsigno de sekvaj tre bonvenaj gastoj.

Vi ĉiuj estas elkore bonvenaj en Hago!

eoEsperanto