Puzlo montrante la Esperanto-Domon en 1935

La Internacia Esperanto-Instituto ricevis malnovan puzlon de maljuna sinjorino, kiu ricevis ĝin junaĝe de ŝia onklino. Ŝi multe ludis kun la puzlo, tial ĝi estas damaĝita kaj eĉ mankas unu puzlero.

IEI-estrarano Jolanta vizitis la sinjorinon por preni la puzlon kaj longe parolis kun ŝi. Ŝi rakontis, ke la puzlo ĉiam ege fascinis ŝin, ĉar sur ĝi ŝi vidis homojn kun diversaj koloroj de la haŭto kiuj staras kaj parolas unu kun la alia. Simpla rimarko, kiu ja redonas la esencon de Esperanto.

Tipa Cseh-bildo

La puzlobildo havis edukan celon. IEI-kunfondinto Andreo Cseh uzis tiajn situaciajn bildojn kun multe da diversaj homoj kaj objektoj dum la instruado de Esperanto. Cseh petis siajn lernantojn priskribi kion ili vidis sur la bildo. Oni povis indiki la parton de la bildo menciante la numeron de la afero pri kiu oni parolas.

Esperanto-Domo

La puzlo montras la Esperanto-Domon, kiu estis vilao kun bieno en la nederlanda urbo Arnhem. La Domo apartenis al la Internacia Esperanto-Instituto ĝis bombardo en 1944. Ĝi poste ne estis rekonstruata. Antaŭ la dua mondmilito IEI organizis kursojn en la Domo kaj gastigis jam dum la unua kurso homojn el dudek landoj.

eoEsperanto